Bulea plenumebloproblemo

Kontentigeblo estas la problemo decidi ĉu la variabloj de donita bulea formulo povas esti asignitaj vervaloroj (VERO aŭ FALSO) tiamaniere, ke la tuta formulo valoriĝas VERA. Egale gravas decidi, ke tia asignado ne ekzistas, implicante ke la funkcio esprimata de la formulo estas FALSA por ĉiaj asignadoj variablaj. En la lasta kazo oni diras, ke la funkcio estas nekontentigebla; alie ĝi estas kontentigebla. Por emfazi la duuma naturo de tiu problemo oni nomas ĝin kiel buleapropozicia kontentigeblo. Subkomprenate estas ke la funkcio kaj ĉiuj ties variabloj estas duum-valoraj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy